Nia Kredo
Ni esperas promocii pacan etoson en la komunumo, respekton por homaj rajtoj kaj la disvolviĝon de la provinco de Norda Kivu laŭ:
La Tero estas la hejmlando de ĉiuj homoj kaj homaro estas unu familio tutmonda. La homoj devas vivi en paco en sia hejmlando kaj subteni solidarecon kun la aliuloj. Ili ĉiuj devas barakti por feliĉo, ĝi estas parto de la homaro. La riĉeco de la mondo apartenas al la tuta mondo kaj la homoj devas dividi kaj ĝui ĝin sufiĉe.
Paco por la tuta mondo dependas de la engaĝiĝo de ĉiuj homoj sen konsidero de raso, edukado, etno aŭ tribo kaj kun respekto al la homaj rajtoj. La bonfarto de la homaro estas la prioritato. Homoj estas pontoj kaj kanaloj por la aliuloj. |
Filosofo
Ni strebas instrui ke oni rikoltas kion oni semas. Ni esperas ke ili elektos por kultivi bonajn semojn ĉar ili volas fari bonon. Ili estos lumo brila lumiganta la tutan vojon, montrante amon al ĉiuj personoj, kiuj renkontas ilin. Nia filosofo estas ne-partia, ni vidas Dion ĉie en la tuta universo. Tiu respekto helpas disvolvi kutimojn, leĝojn kaj la tutan socion. Enmeti tiajn nociojn en nia lernejo kaj niaj centroj de trejnado helpos nian socion por eviti problemojn. Ĉiuj scias, ke malklereco estas granda danĝero por la homo. |